73a Jara Asembleo AEL Oktobro 2013

Liga Argentina de Esperanto
73a Jara Ordinara Asembleo
Dimancho, 13-an de Oktobro 2013


La 13-an de Oktobro 2013, je la 9a horo cheestis Jorge Enrique Cabrera, Sekretario de Argentina Esperanto Ligo, Daniel Marcelo Lucero, Alcides Wentinck, Dante Diaz, Rubén Sanchez, Raimundo Carletto, Leonardo Camporro, Gabriel Wagner, Alberto Auné, Ernesto Moreira, Alicia Chillifoni, Raimundo Charaf, Tony Stacul, Berna Morzan, Clara fernandez, Miguel Angel Ruffinengo, Claudio Hess, inter aliaj. (Anekso I)
Akto estis subskribita de Rubén Sánchez kaj Alberto Auné kiel atestantoj.
Post malfermo de la kunsido la Sekretario legis la lastajn aktojn de Asembleo 71a kaj 72a  kaj post ghia formala aprobo de la Asembleo li legis Informon sendita de la Prezidantino Mabel Ojeda Reyes, kiu ne povis vojajhi por cheesti la asembleon. Temis pri kompleta informo de Shia sperto en Rejkiaviko, Islandio. (Anekso II). Ruben Sanchez sendos al ni oportune sian Informon kiel Chef-delegito.
- La Sekretario proponis procedi al la renovigo de la estraro kaj post pluraj instershanghoj de konsideroj kaj opinioj oni nomumis:
Prezidanto: Jorge Enrique Cabrera
Vic-Prezidanto: Stephanie Cabovianco
Sekretario: Daniel Marcelo Lucero
Kasisto: Alcides Wentinck
Vokaloj:
Dante Diaz
Rubén Diaconu
Gabriel Wagner
Mabel Ojeda
Fernando Weht
Rene Arce
Claudio Hess
- Oni proponis kaj aprobighis prezenti projekton pri rekonado deEsperanto kiel Lingvo, en la Ministerio de Edukado, kadre de la legho 26206 lauh ghia normo pri apogo al la kultura diverseco.
- Oni proponis -kaj aprobighis- kongresi venontjare kadre de la UK2014.
- Oni proponis -kaj aprobighis- proponi al la kongresanoj sugesti al UEA aranghu por permesi la plej grandan kvanton de argentinaj kongresanoj en la UK2014 en Bonaeranoj.
- Oni proponis -kaj aprobighis- lauhvica sistemo por kongresi chiu jare lauh la jena ordo:
Jaro 1 (2014): Centra parto de Argentino -Bonaero, Jaro 2 (2015): Norda parto, Jaro 3 (2016): Suda parto (proponita de Rubén Sánchez)
- Oni proponis -kaj aprobighis- nomumon de Ruben Diaconu kiel Komitatano A en UEA.
- Oni proponis -kaj aprobighis- organizon de Internaciaj Belartaj Konkursoj
- Oni proponis -kaj aprobighis- ke la nova komitato fiksu adekvate jaran membro-kotizon.
- Oni proponis -kaj aprobighis- jaran renkontighon de profesoroj, kadre de kongreso. (proponita de M A Ruffinengo)
- Oni proponis -kaj aprobighis- apogo de migra profesoro (proponita de Prof Valle)
Finfine, sen aliaj temoj por pritrakti, oni malfermis la asembleon. Jorge Enrique Cabrera. Redaktoro


Aldonaĵo de la redaktoro:

Je la voĉdonado, kiel Sekretario mi demandis plurfoje pri kiu proponiĝus por plenumi rolojn en la estraro, Prezidanto ĝis Vokaloj. Aperis mia nomo proponita de Rubén Sanchez.
Sekve, oni voĉdonis kaj ĉiuj konsentis.
Samtempe Dante Diaz, -poste li sciigis tion al mi- sendis tekst-mesaĝon al Mabel Ojeda por konsulti ŝian deziron partopreni la voĉdonon. Vespere,  Dante Diaz komentis al mi pri la pozitiva respondo de Mabel .
Antaŭ tia situacio, mi komentis al la proksimuloj kaj al Mabel Ojeda mem, kiu diris al mi ke ŝi preferas nuligi nenion. Matene, spite la intenco de Mabel nuligi nenion, mi publikigis la decidon de Mabel kaj proponis  malfermi la Asembleon por permesi novan voĉdonadon.
Okazas opinioj kaj konsideroj kaj mi intencas klarigi sufiĉe la aferon.
Oni procedas al voĉdonado, unue por permesi malfermon de la Asembleo por poste konfirmi aŭ ne la antaŭa decido. Mi, kiel elektita Prezidanto, voĉdonis pozitive por malfermi la Asembleon kaj permesi la voĉdonadon. La plimulto decidis ne malfermi.
Konsultite ĉiuj, oni fermis la proponon kaj restis la plena konsento pri la korekteco de la procedo kaj la plena libera esprimo de la Asembleo. Do, ili decidis konfirmi la antaŭan decidon.







No hay comentarios:

Publicar un comentario